Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/365

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Kio fariĝis?— mi demandis.

Ŝi kunpremis ankoraŭ pli forte la lipojn, rigardis min kun riproĉantaj okuloj, kaj ŝajnis, kvazaŭ ŝi estus sufokonta; ŝi devis malfermi la lipojn, sed anstataŭ vortoj elfluis el ĝi strio da sango.

—Kio fariĝis?— mi refoje demandis.

—Ho mia brusto—, ŝi diris, premante la manon nur sian koron, —ho, mia koro, ĝi rompiĝis..., la kofro estis tro multpeza—. Mi salte leviĝis de mia seĝo por kuri al ŝi kaj por subteni ŝin, ĉar ŝia paleco fariĝis tiel terura, ke mi timis, ke ŝi tuj falos sur la plankon. Ŝi tamen etendis la manon por eviti al mi alproksimiĝi. Refoje strio da sango fluis el ŝia buŝo kaj makulis ŝiajn vestojn kaj la tapiŝon... Jen... tie... tie... ho Dio, Dio!

Kun teruro Stanislas rigardis la lokon, kiun fingre montris la sinjorino. Li tamen ne vidis sangmakulon, sed tapiŝeton.

—Sub tiu tapiŝeto, Stanislas, estis iam tiu makulo. Mi volis forigi ĝin, sed tio jam ne estis ebla; tiam mi fortranĉis la makulon kaj kovris la lokon... la truon... per tiu tapiŝeto...

Ŝi per la piedo forpuŝis la tapiŝeton kaj Stanislas vidis kvadratan truon en la planktapiŝo.

—Tie!— ŝi diris plue, —tie fluis ŝia sango..., tie ŝi kuŝis surgenue forpuŝante min, dum ŝi kriis al mi: —Iru for, ne tuŝu min, estas tro malfrue helpi al mi..., mia koro rompiĝis— ... La doktoro ne estis hejme; mi tuj elkuris la ĉambron kaj la veturigisto venis por kuŝigi ŝin sur la kanapon. Kaj kiam poste mi staris antaŭ ŝi, petante ŝian pardonon kaj demandante, kion mi devus fari por ke ŝi povu pardoni al mi, tiam ŝi eldiris tiujn terurajn vortojn: —Vi mortigis min, sed la tempo venos, kiam vi staros antaŭ via juĝanto, same