Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/366

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel tiu malvirta virino tie staras antaŭ la sia—. Ho Stanislas, ŝi mortis du tagojn poste... Mi jam ne kuraĝis reveni al la malfeliĉulino, ĉar ŝi ne volis pardoni al mi, kiu ŝin mortigis... De tiu tempo mi sufiris. kiel povas suferi nur iu kun mortigo sur la konscienco...

Nokte tiu pala servistino aperas antaŭ mia lito kaj riproĉas min, dirante ĉiam la samajn vortojn: "Laboru! ... laboru ĝis kiam ankaŭ via koro krevos..." Kaj mi laboris ĝis nun, sed vane; mia koro estas tiel forta, ke ĝi ne povas krevi... Neniu ĝis tiu tago komprenis kial mi tiel laboradas, kaj neniu tion eksciis, escepte vi... Vi ne mokas min, Stanislas, pro mia laborado, vi komprenos min, ĉar vi estas inteligenta kaj bonkora, sentema knabo.

Stanislas rigardis la sinjorinon, ne sciante, ĉu li dcvas konsideri ŝin kiel virinon, kiu perdis la prudenton, aŭ ĉu vere tio ĉio okazis, kion ŝi estis rakontinta; sed la truo estis en la tapiŝo, la sangmakulita loko estis fortranĉita, sen dubo la sinjorino estis dirinta la veron; sed spite al tio, ŝajnis al li strange, ke ŝi per tia laborado povus silentigi sian konsciencon. Li ja estis nur juna knabo kaj ne povis tion imagi, al kio monomanio povas instigi la homojn.

—Sed, sinjorino—, li fine diris mallaŭte, timante, ke iu aŭdus liajn parolojn,— vi diras, ke vi mortigis tiun servistinon..., vi tamen tion ne faris intence.

—Jes, mi faris, ĉar mi sola estas kulpa en ĉio.

—Vi tamen ne povis antaŭvidi, ke ŝi mortus.

—Spite al tio mi estas ŝia mortigintino, kaj tial Dio min punas, ĉar Li per ŝia buŝo eldiris al mi tiujn terurajn vortojn... Sed mi obeis ilin kaj obeos ilin ĝis la fino de mia vivo, kiom ajn malfacila estos al mi tiu seninterrompa laboro; fine la tempo ja venos, kiam mi povos ripozadi..., kaj tiam Li kaj ŝi al mi pardonos.