Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/372

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Bus estis viro, kiu pasigis multajn jarojn en Hindujo kiel soldato de la holanda-hinda armeo. Post kiam li ricevis sian pasporton de eksiĝo, li reiris al sia patrujo kun nur unu okulo (la alian li perdis en batalo kontraŭ la Atjinoj), kun flaviĝinta vizaĝo, kalva kapo kaj jam pensio de kvarcent guldenoj. Bus estis sesdekjara, tre nervema homo kaj balbutis. Kiam li parolis kun fremdulo, lia parol—malperfekteco fariĝis terura, ĉar tiam li faris la plej malbelajn grimacojn, kaj preme fermante la ununuron okulon, li el sia buŝo elĵetis tiom da kraĉeroj, ke la alparolito ordinare paŝis flanken por eviti tian malbonvenan pluveton. Bus fumis de la mateno ĝis kiam li enlitiĝis el tielnomata nazvarmigilo, tio estas: el mallonga argila pipo. Tiun pipon li nur elprenis el la buŝo, kiam li estis manĝonta. La ekstremaĵo de la piptubo estis provizita de almenaŭ dudek metrojn longa fadeno, kiu, volvita ĉirkaŭe, formis molan dikaĵon por ŝirmi la sendentajn makzelojn kontraŭ la malmola argilo. Bus parolis malofte, sed lia edzino parolis ĉiam, kiam sin prezentis la okazo, kaj tiu sin prezentis oftege, ĉar ŝi devis pretigi la kafon, la teon kaj la manĝaĵon por multaj pensionuloj, kaj alportante ilin en la forluigitajn ĉambrojn, ŝi restis ĉiam kelkan tempon por konversacii pri la vetero kaj ceteraj aferoj. Ŝi estis dika, malbela, sed tre pura kaj laborema virino kaj samaĝa kiel ŝia edzo. Ŝian kapon tamen kovris belaj haroj, pro kiuj ŝi tre fieriĝis, ĉar ili estis bele blondaj kaj eĉ ne unu griza hareto ilin malbeligis. Ĝis sia kvindeka jaro ŝi estis servinta kiel kuiristino ĉe riĉa aristokrata sinjoro, kiu ĉe sia morto testamente postlasis al ŝi dek mil guldenojn. Kiam ŝi okaze konatiĝis kun la eksmilitisto, ili opiniis (ĉiu por si mem), ke estus tre saĝe geedziĝi, ĉar li havis belan pension kaj ŝi posedis renton da kvincent guldenoj, tiel ke ili ekhavus kune