Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/373

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sufiĉan ricevotaĵon por agrable kaj senzorge vivadi. Komence ili loĝis en du-etaĝa domo en la Fronemanstraat, sed la senlabora vivo ne plaĉis al ili, tial ili malfermis cigaran butikon en la mezo de la urbo, sed ĝi prosperis malbone, ĉar Bus balbutis tro multe kaj fortimigis la klientojn per siaj kraĉeroj, kaj sinjorino Bus babilis tro multe, kiam venis klientoj en la butikon por aĉeti cigarojn aŭ tabakon; sekve de ĉio tio la butiko iom post iom fariĝis tute senklienta.

La pensiono, kiun la geedzoj tuj poste fondis en la Haguerrestraat, prosperis bonege, ĉar sinjorino Bus estis lerta kuiristino kaj tre zorgema por la enloĝantoj. Sia edzo ne postulis tro multe da mono por la forluigitaj apartamentoj, kaj ĉiam li estis inklina helpi siajn pensionulojn en ĉio ajn. Li ofte forportis leterojn alla poŝtejo, zorgis pri ĉiaj komisioj kaj estis servema al ĉiuj. Kaŭze de ĉio tio la enloĝantoj tre ŝatis la geedzojn Bus, kaj nur malofte unu el ili transpensioniĝis.

Bus, maĉante la ekstremaĵon de sia pipo kaj fumante malrapide, sidis en la kuirejeto kaj muelis kafon; dume li klinis la kapon dekstren por aŭskulti, ĉu iu supreniras la ŝtuparon. Lia edzino staris antaŭ la forno kaj kirladis la enhavon de brilanta kupra kaldrono, el kiu eliris agrable odoranta vaporo.

—La "novulo" forrestas longe hodiaŭ—, ŝi diris kvazaŭ al si mem.

La "novulo" estis luanto, kiu antaŭ kvin semajnoj luis du ĉambretojn de la plej supra etaĝo.

Bus jese kapklinis, sed ne respondis.

—En aliaj tagoj li preskaŭ ĉiam rehejmiĝis multe pli frue.

Refoje Bus kapklinis kaj refoje li silentis.

—Ŝajnas al mi ke li tre amas promenadi, ĉar kelkfoje li eliras eĉ dum pluveta vetero.