Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/378

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉiuj homoj estas ja egalvaloraj, kaj ĉiuj metioj kaj oficoj estas same ŝatindaj, ĉar la homoj bezonas unuj la aliajn reciproke. Ekzemple: nia reĝino ne povus eliri, se ŝuisto ne farus antaŭe ŝuojn por ŝi, kaj se buĉistoj rifuzus buĉi bovojn kaj bovinojn, tiam la reĝino jam ne povus manĝi bifstekon. Mi elektos alian ekzemplon: Kio estus generalo sen soldatoj? Kio estus ŝipestro sen maristoj? Kio estus reĝo aŭ reĝino sen subuloj? ... Absolute nenio. Pli multe valorus soldato sen generalo, maristo sen ŝipestro kaj subulo sen reĝo.

—Mi tamen preferus esti reĝo.

—Kial?

—Estas pli agrable esti reĝo ol subulo.

—Tio dependas de cirkonstancoj.

—Ankaŭ tio?

—Jes: Karlo la unua estis senkapigata. Ludoviko la deksesa estis senkapigata. Maria Stuart estis senkapigata same kiel Maria Antoinette. Eglo, la reĝo de la Moabitoj estis mortigata, Absalon estis pendigata per la haroj, Nadal estis mortigata de Baza, Ela estis mortigata, Atalia estis mortigata, Joaĥim, Jeĥonias kaj Sedecias fariĝis sklavoj; pereis Kresuso, Dariuso, Cezaro, Nero kaj multaj aliaj tiel nomataj eminentuloj.

—Spite tion mi prefere estus eminentulo ol simpla metiisto.

—Mi ja klarigis al vi, ke ĉiuj homoj estas egale eminentaj.

—Vi trograndigas, sinjoro.

—Tute ne; ĉiuj fakte estas egalaj. La reĝo ne volas eliri kun malpuraj botoj; sekvas el tio, ke li devas esti danka, ke purigisto de botoj ekzistas, kiu bonvolas purigi liajn botojn.

—La reĝo tamen pagas por tiu laboro!

—Vi pravas, li pagigas por tio, sed kiel li ekhavos tiun monon, per kiu li pagigas, se okaze li ne estus riĉa?