Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/380

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fajfetante. Per dudek longaj paŝoj li malsupreniris la du ŝtuparojn, kaj trairinte la vestiblon, li malfermis la pordon kondukantan sur la straton.

Li estis ekstere kaj ekpromenis. Malrapide, sed per longegaj paŝoj li laŭiris la Daguerrestraton. Ĉi tiu estas mallonga, tiel ke li baldaŭ atingis ĝian finon; tiam turnante sin dekstre, li laŭiris la Regentesselaan ĝis la placo, en kies mezo staras la monumento konstruita por memoro de la reĝino Emma, vidvino de la reĝo Vilhelmo la tria. Tiu monumento, ĉirkaŭita de florbedoj kaj fera kadreto, estas speco de obelisko, antaŭ kiu staras virino alte tenanta pacobranĉon. Li jam vidis multfoje tiun monumenton kaj ne ĝin atentante, turnis sin maldekstren kaj eniris la Vejmarstraton. Post cento da longaj paŝoj li ekhaltis antaŭ butiko de librovendisto. Post la granda vitro de la elmetejo kuŝis multaj libroj, kiujn avide rigardis du ĉifone vestitaj knabetoj. La pli granda, okjara blondulo fingre montris al sia kunulo malfermitan bildolibron.

—Rigardu Klaas, tio estas la Botvestita Kato, kaj jen la Blua Barbo... Bela, ĉu ne?

—Jes, kaj kio estas tio?

—Kaleŝo de la reĝo.

—Kaleŝo?

—Jes, veturilo, ĝi estas de la reĝo.

—Kion do faras tiu kato en botoj?

—Ĉu[**] vi ne scias? ... Ĝi krias: "Helpon! ... helpon! ... la markizo de Karabaso estas dronanta! ..." Sed tio ne estas markizo, sed nur filo de muelisto.

La pli malgranda knabo rigardis atente, sed li ne klare komprenis, kion diris lia kamarado. Subite en la vitro kvazaŭ en spegulo super la bela libro ekaperis la figuro de longa viro.

La knaboj estis forkurontaj, sed la viro, staranta post