Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/382

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La fraŭlino dismetis sur la montrotablo dekon da diferencaj ekzempleroj, sed la rakontoj de Perault ne estis inter ili.

—Ankaŭ tiun, fraŭlino—. La fremdulo fingre montris la botvestitan katon en la elmetejo. Ŝi prenis kaj metis ĝin al la aliaj sur la tablon, kaj la kliento diris:

—Nu, buboj, elektu!

La pli aĝa hezite tuŝis la katon en botoj, sed tuj retiris la fingrojn kvazaŭ timante preni sian trezoron.

—Tiun?— demandis la sinjoro.

—Jes, ... se plaĉas al vi.

—Nu, prenu, ĝi estas via—, kaj al la alia knabeto li diris:

—Kaj vi? ... Vi ja ankaŭ amas librojn, ĉu ne vere?

La pli juna trafe maltrafe montris "Fabelojn de Ezopo".

—Ĉi tiun?

La knabeto kapjesis.

—Ezopo!? ... Sed mi timas, ke tiu libro ne taŭgas por vi; prefere elektu tiujn rakontojn de Grimm—, kaj malfermante dikan lukse ilustritan libron, la longa sinjoro vidigis kelkajn ilustraĵojn, elverkitajn de Gustave Doré; inter ili sin trovis "La lupo kaj la sep kapridoj".

—Jes, tiun, diris la bubeto.

—Bonege, nu prenu kaj foriru kun via biblioteko.

La knabetoj eliris la butikon feliĉaj, kaj post kiam la aĉetinto pagis, li same eliris, direktante siajn paŝojn plue al la bela Koningsplein. Tiu plein (=placo), ornamita de multaj florbedoj, altaj arboj kaj dudeko da benkoj por la promenantoj, estas ĉiam multvizitata, precipe de infanvartistoj kun infanoj, de maljunaj pensiumitaj oficistoj, kiuj abundas en Hago, kaj cetere. Ĉiu trovas tie belan kvietan lokon por ripozi, kaj ŝajnis, kvazaŭ la pensionulo de Bus ankaŭ kelkfoje sidis tie, ĉar li tuj sin direktis al angulo de la placo, kie staris