Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/383

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

du benkoj. Eksidante sur unu, li rekte etendis la longajn krurojn antaŭ sin, enpoŝigis la manojn kaj kviete rigardis ĉirkaŭe por ĝui la belan ĉirkaŭaĵon, en ĉi tiu momento sin banantan en la radioj de la suno.

Je kelka distanco ludis kvar knaboj. Gaje babilante du el ili per argilaj globetoj ludis kaj laŭvice ĵetis kelkajn tiajn globetojn en kaveton. Tiu globet-ludado estas speco de hazardludo, kiu tamen estas sen danĝero por la ludantoj, ĉar la ludiloj kostas tiom malmulte, ke la ludantoj riskas preskaŭ nenion. Spite tion, la knaboj plenatente sin dediĉis al la ludado, kaj post ĉiu ĵetado en la kaveton klare iliaj vizaĝoj montris, kiu gajnis aŭ malgajnis.

Ridetante la longa sinjoro rigardis al la knaboj. Sendube la ludado rememorigis al li lian propran junecon, kiu estas ĉe preskaŭ ĉiuj homoj la plej feliĉa tempo de la vivo.

La tria knabo havis zumturbon, kiun li kun lerteco manuzis. Zumante la turbo priskribis la plej graciajn cirklojn sur la sablo, kaj de tempo al tempo la knabo, ĵetante sian ŝnuron ĉirkaŭ la ludilon, suprenĵetis ĝin kaj per rapida movado de la mano rekaptis ĝin sur la manplaton, kie ankoraŭ kelkajn sekundojn ĝi turniĝis.

La kvara knabo, kun ŝirita pantalono, por li multe tro grandaj ŝuoj, kiujn li sendube iel donace ekhavis, apogis sin kontraŭ arbo, rigardadis momenton silente; subite li diris:

—Karlo, permesu do, ke mi foje ĵetstarigu vian turbon.

—Ĵetstarigi mian turbon? ... Aĉetu mem turbon!

—Mi ja ne havas monon.

—Iru al via patrino pro mono.

—Ŝi ja estas malsana kaj ne havas monon.

Karlo estis respondonta ion alian, sed voĉo venanta de la apude staranta benko, diris: