Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/386

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Demetu liajn ŝuojn, Jakobo—, kriis unu el la knaboj.

Jakobo kurbiĝis, rampis singarde kelkajn futojn antaŭen kaj nerimarkite de la ebria viro etendis la manon por kapti ŝuon, sed apenaŭ la viro sentis, ke iu tuŝas lian piedon, li levis la bastonon. Sed anstataŭ frapi la tirantan manon de la knabo, li trafis sian propran ŝuon, post kio eksonis laŭtega ridado.

Alia knabo, vidante, ke estas tro malfacile demeti la ŝuojn de la viro, faris maŝon ĉe la fino de ŝnureto kaj klopodis ĵeti ĝin ĉirkaŭ la ŝuon. Ŝajne tio estis sufiĉe facila, ĉar la ŝupintoj de la sidanto prezentis tre bonan celon. La maŝo tamen kelkajn fojojn maltrafis, sed la knabo persistis kaj fine trafis. La ĵetinto tiris al si la ŝnuron kaj samtempe la kruron de la viro, kiu estis maristo. Vane ĉi tiu batis per la bastono por liberigi sin, ĉar li sentis, ke li estas tuj fortirota de la arbo kaj ke li perdos per tio sian egalpezon. Li blekis kiel frenezulo kaj batis kiel furiozanta diablo; dume la rigardantoj ridis el plena gorĝo.

Subite la ĝenerala ridado ĉesis. La longa fremdulo, kiu ĝis tiu ĉi momento staris kviete post la homamaso, ĵetis flanken kelkajn ridantojn, kurbiĝis kaj tratranĉis la ŝnuron. Tiam li sin levis, turnis sin kaj ekkriis:

—Kiu ajn el vi refoje tuŝos aŭ turmentos tiun mariston, havos aferon kun mi!

Ĉiuj silentis kaj rigardis al la longa viro, kiu tiel neatendite sin prezentis por protekti la ebrian viron.

La maristo klopodis ekstari, sed liaj kruroj estis tro malfortaj; li parolis kelkajn nekompreneblajn vortojn kaj refoje faleksidis ĉe la piedo de la arbo.

La fremdulo kurbiĝis super li kaj diris:

—Ĉu mi helpu al vi ekstari?

La maristo respondis fremdlingve kaj grimace ridetis.