Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/387

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Sprechen Sie deutsch? [Ĉu vi parolas germane?]— demandis la alia.

—Ein wenig deutsch..., bin Russe. [Malmulte germane, mi estas ruso.]

Ĉu vi estas Ruso? ... Nu, mia rusa amiko, mi helpos al vi ekstari, venu kun mi, vi ja ne povos resti ĉi tie—, kaj kaptante lin ĉe la kolumo de lia frako, li starigis lin. Tute ne atentante la ĉirkaŭstarantojn, kiuj ne ridis plu, kaj daŭre tenante la mariston ĉe la kolumo, kiel oni tenus netaŭgan bubon, kiun oni estas punonta, li ekmarŝis per longaj paŝoj tra la placo. La maristo marŝis ankaŭ, sed ĉar lia protektanto suprentiris lin kelkfoje tro alte, la piedoj de la maristo nur de tempo al tempo ektuŝis la teron. Ĉiuj vizitantoj de la placo rigardis kun surprizo la du strangajn virojn sin direktantajn al la Vejmarstrato, de tie al la Regentesse-placo kaj fine al al Daguerrestrato. — —

Post kiam lia "novulo" estis elirinta, Bus estis frote puriginta du kaldronojn, ĝis kiam ili brilis kiel oro; li estis akriginta dekon da tranĉiloj, li estis senŝeliginta sitelon da terpomoj kaj ĵus formetis la plenan sitelon, kiam subite en liajn orelojn eksonis stranga bruo sur la ŝtuparo. Li aŭskultis. Klare li aŭdis voĉon, kaj ŝajnis al li, ke ĝi estas la voĉo de la nova pensionulo; sed ĉi tiun fojon li ne supreniris la ŝtuparon per kvin longaj paŝoj, ĉar paŝon post paŝo li alproksimiĝis al la plej supra ŝtupo, kiu estis tuj apud la kuireja pordo.

Bus aŭskultis kun streĉita atento kaj fariĝis scivola. Li ekstaris, eliris el la kuirejo kaj rigardis malsupren. Sur la mezo de la ŝtuparo li vidis la longan pensionulon, kiu supreniris malrapide. Li etendis flanken la dekstran brakon kaj portis kun si strangan objekton. Komence Bus kredis, ke ĝi estas sako, sed streĉante la okulojn, li rimarkis, ke ĝi ne estas sako, sed speco de tiaj