Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/388

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

timigiloj, kiajn la farmistoj multfoje starigas en la ĝardenon por fortimigi la birdojn, ĉar ĝi havis mallongan korpon, neordinare longajn brakojn, pendantajn ĝis la genuoj kaj maldikajn krurojn, kiuj puŝbatadis kun bruo ĉiujn ŝtupojn, kiujn dum la suprenirado ili renkontis.

—Atentu viajn piedojn, mia kara—, diris la "novulo", —precipe atentu la kalojn sur viaj piedfingroj..., levu la piedojn, ... atentu!

Sed la piedoj ne leviĝis, ili svingpendis ĉe la senfortaj kruroj, kvazaŭ al ili mankus ĉiuj muskoloj.

—Ki... ki... ki...—, balbutis la pensionestro.

—Kion mi kunportas?

—Jes, ... ki ...

—Mian novan amikon.

—A... m... m... ikon!?

—Jes, novan amikon... Jen mi prezentas lin al vi.

Dirante tion, la longa pensionulo ekpaŝis sur la plej supran ŝtupon kaj alte levante sian ŝarĝon, kiun li ankoraŭ tenis ĉe la kolumo, li starigis ĝin vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ Bus, kiu postenpaŝis kun surprizo.

—Sed tio es... s... s...

—Tio estas mia nova rusa amiko, kiu pasigos ĉe mi ĉi tiun nokton por fordormi sian ebriecon.

—Ho, ĉu li es... s... s...

—Jes, li estas ebria, tiel ebria, ke li ne povas stari sur la piedoj... Antaŭen, mia kara... pli supren, ĉar miaj apartamentoj estas sur la dua etaĝo.

Refoje la svingpendantaj kruroj tuŝfrapadis la ŝtupojn kaj baldaŭ la stranga paro atingis la plej supran etaĝon, kie ili malaperis en la ĉambron de la pensionulo.

Bus restis staranta ĉe la ŝtuparo kaj atendis kun malpacienco la revenon de sia edzino, kiu antaŭ kelka tempo estis elirinta por fari komision, sed estis tuj revenonta, ĉar longe ŝi forrestis neniam. Li tute ne sciis, kion