Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/389

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pensi pri tiu rusa amiko, kiu pli similis al simio ol al viro, kaj li ĝojis, kiam lia edzino rehejmiĝis. Jam de malsupre ŝi vidis, ke io ne estas en ordo, ĉar Bus faris tian malbelan grimacon, premfermis la ununuran okulon, displuvetigis tiom da kraĉeroj kaj faris tiom da gestoj per la dekstra mano (lia maldekstra estis kaptinta la ŝtuparan apogilon, por ke li ne falu), ke la bona virino timis, ke malfeliĉo estis okazinta. Rapide ŝi supreniris kaj ŝia koro ekbategis.

—Kara ĉielo, kio estas? Ĉu la domo brulas?

Bus fingre montris supren kaj balbutis:

—La no... no... n...

—Ĉu okazis io al la novulo?

—Ebria ru... ru... ru...

Ordianare ŝi tuj komprenis, kion estas dironta ŝia edzo, sed el la silaboj ru... ru... ru... ŝi neeble povis formi precizan vorton. Rapide ŝi teren metis la korbon kun la ovoj, kiun ŝi portis en la mano, ĉe la piedoj de la pensionestro, kaj plue rapidis supren al la dua etaĝo kaj eniris la ĉambron de la "novulo".

Surprizite ŝi restis kvazaŭ najlita sur la planko. La kanapo estis turnita kontraŭ la muro kaj la longa sinjoro ĵus metis sur ĝin la ebrian mariston, kiun li tenis per ambaŭ manoj, kiel buĉisto tenas ŝafon, kiun li estas ĵetonta sur buĉtablon.

—Jen, nun dormu!— li diris; tiam li kaptis la falintan ĉapon de la maristo kaj liajn antaŭe demetitajn ŝuojn, metis ilin sub la kanapon kaj turnante sin, rigardis al sinjorino Bus kun ridetanta vizaĝo, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta.

—Ĉielo, sinjoro, kion vi faris?

—Mi nur turnis la kanapon, por ke li ne defalu de sia dormejo.

Dirinte tion, li kviete eksidis, ĵetis unu kruron trans la alian, balancis gin, enpoŝigis ambaŭ manojn kaj ridetis.