Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/391

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Kaj kion vi faros post via legado?

—Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi enlitiĝos.

—Sed se okaze li tamen vekiĝos dum via dormado?

—Nu, li vekiĝu.

Sinjorino Bus alpaŝis al la kanapo kaj rigardis ekzamene la dormanton.

—Sed, ni ja tute ne konas lin; povas esti, ke li estas malbonfarulo aŭ krimulo, li ja povos mortigi nin ĉiujn, ĉar li aspektas kiel vera bandito.

—Jes, li estas malpura kaj tute kovrita je polvo, sed kial li mortigus?

—Kompreneble por priŝteli nin.

—Mi estas responda, nur kvietiĝu. Mi antaŭzorgos, ke li ne mortigos nin. Se bezone, mi ŝnurligos liajn manojn kaj piedojn same kiel la pigmeoj de Liliputo ŝnurligis Guliveron.

—Li povas mordrompi la ŝnurojn.

—Tion li eble povos... Nu,mi pripensos la bezonajn antaŭzorgojn.

Daŭre rigardante la viron sur la turnita kanapo, ŝi diris post momento:

—Kiel vi eksciis, ke li estas maristo?

—Rigardu al lia mano, ankro estas tatuita sur ĝi kaj tion ni vidas nur ĉe maristoj.

—Ŝajnas al mi, ke li havas ĝibon.

—Li havas, ĉiu homo havas sian specialaĵon. Ekzemple vi havas belajn harojn.

La sinjorino sin sentis flatata kaj ridis.

—Vi estas stranga sinjoro—, ŝi diris bonhumore.

—Vi pravas; tio estas mia specialaĵo, kaj la maristo, kiu nun estas mia gasto, havas korpan specialaĵon, nomitan "ĝibo"... Vi vidas: ĉiu havas siajn ecojn kaj aĵojn, kaj tio estas feliĉiga, ĉar se ĉiuj virinoj posedus tiajn harojn, kiajn ekzemple vi, tiam ja tute ne ekzistus