Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/392

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"belaj" haroj, ĉar la belaj ekzistas nur tial, ĉar ankaŭ malbelaj troviĝas sur la homaj kapoj.

—Ĉu li restos provizore tie ĉi?

—Tio dependos de cirkonstancoj. Morgaŭ matene ni priparolos tion plue. Mi petas: veku min je la sepa horo, se tiam mi ankoraŭ ne estos leviĝinta, kaj alportu tiam teleron kun tri acidaj haringoj kaj pecon da pano por li, kaj la ordinaran matenmanĝaĵon por mi.

—Tri acidaj haringoj!?

—Jes; ĉiu viro, kiu vekiĝas, post kiam li ebriiĝis, tre amas acidajn haringojn kun peco da pano.

—Nu, mi ĝin alportos—, kaj turnante sin, la sinjorino eliris kaj malfermis post si la pordon de la ĉambro.

La du viroj restis solaj. La maristo dormis kaj ronketis de tempo al tempo, la alia prenis libron kaj eklegis el "Etiko" de Spinoza.

Tiu libro, originale verkita en la latina lingvo, estas tradukita en preskaŭ ĉiujn lingvojn de Eŭropo.

Li legis el la kvara parto de la holanda eldono. Tie staras sub la 57a tezo:

"Vanta homo amas esti ĉirkaŭita de parazitetoj kaj flatistoj, sed li evitas la renkontiĝon de nobele-pensantoj, ĉar: Tromemfido estas ĝojo, naskita el tio, ke iu sin mem pli multe fidas ol li indas. Vanta homo kiel eble plej multe klopodas plifortigi sin en tiu falsa opinio. Tial li ŝatos la akompanon de parazitoj kaj flatistoj (ne estas bezone difini pli klare, kio ili estas, ĉar ĉiu konas ilin) kaj evitas la akompanon de nobele-pensantoj, kiuj ŝatas lin laŭ lia indeco...“

Li pripensis pri tiu tezo dum kelka tempo; tiam li legis plue kun atento, jen kapjesante, jen kapskuante nee, ĉar kelkaj tezoj estis al li tiel malfacile kompreneblaj,