Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/393

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke li multfoje devis relegi ilin. La maristo dume ronketadis tute ne turmentante sian cerbon pri filozofiaj tezoj kaj problemoj, nek pri la Etiko de la fama holanda filozofo Spinoza.

Horoj pasis, kaj kiam fine la naŭa eksonis, la leganto formetis sian libron, ekpromenis tien kaj reen en la ĉambro, eksidis antaŭ la fenestro por postrigardi la homojn, kiuj sub li sur la strato preteriris; kaj kiam li pasigis tiel pluan horon, li refoje ekstaris kaj alpaŝis al sia gasto, kiu ronketis kaj kuŝis tiel kviete, kvazaŭ li jam neniam ekvekiĝus. Tiel (sed ne ebria) kuŝis ankaŭ Guliver, kiam la loĝantoj de Liliputo lin trovis.

La Liliputanoj ŝnure ligis la dormanton, ĉar ili timis lin.

Ŝajnis tamen ridinde al la longa pensionulo, ŝnurligi tiun ĝibhavan viron, kiu aspektis tiel sendanĝera.

Li ekpensis momenton. Tiam li tiris el la tirkesto. de la tablo ŝnur-volvaĵeton kaj ligis la ekstremaĵon ĉirkaŭ unu el la kruroj de la maristo. Farinte tion, li laŭirigis la ŝnuron trans la kanapan dorson malsupren, tiam laŭ post la kanapa piedo kaj de tie al la pordo kontraŭ la kanapo. Malferminte tiun pordon, li eniris malgrandan ĉambron, utilantan kiel lia dormejo. Li kuŝiĝis, demetinte nur ŝuojn, jakon kaj veŝton, ektiris la ŝnuron, ĝis kiam ĝi estis streĉita kaj ligis ĝin sur sian pulson.

La du kuŝantoj nun estis kvazaŭ telegrafie unuigitaj unu al la alia, tiel ke la plej malgranda movo de la maristo nepre devus veki lian gastiganton, kaj ĉi tiu, konvinkite, ke ĉio aranĝiĝos plue per si mem, fermis la okulojn kaj baldaŭ ekdormis.