Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/394

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dua Ĉapitro

Vekiĝo de l' gastiganto — Etiko de Spinoza — Vekiĝo de l' gasto — Acidaj haringoj — Hago anstataŭ Roterdamo — Malgraŭvola ŝipforkurinto — La rakonto de la ruso — La horloĝa ĉeno — Johano, Ivan kaj la Insulano — Pri perdita monujo kaj belaj fraŭlinoj — Farota promenado al Patersburgo — La ekspozicio — La eksfiŝkaptisto kaj kiel lia edzino akiris okulvitrojn — Lumturo kaj bela vojo — Pri promenantaj reklamiloj — Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza.

La postan matenon, kiam apenaŭ la kamena horloĝo sonigis la sepan, la longa dormanto vekiĝis. Li malfermis la okulojn kaj tuj ekpalpis al si la pulson, ĉirkaŭ kiu la kordo estis ligita. Tiam li eksidis malrapide. La kordo, ankoraŭ streĉita kiel telegrafia interligilo, sin etendis, kiel la antaŭan vesperon, de la lito ĝis la kanapo; la ĝiba dormanto sekve devis kuŝi ankoraŭ en la sama sintenado, en kiu lin lasis lia gastiganto. Ĉi tiu senbrue leviĝis, ekstaris sur la plankon, malligis la ŝnuron de la pulso kaj ĵetrulis la kordbuleton sub la kanapon. Tiam li iris sur la piedfingroj al sia gasto, klinis sin super la dorson de la kanapo kaj rigardis la mariston, kiu kuŝis ankoraŭ surdorse. Kviete la ruso spiris, kaj ŝajnis, kvazaŭ li tute ne sin movis dum la nokto.

—Li vekiĝu per si mem—, pensis la filozofo, kaj li iris returne al sia dormejo, almetis la ŝuojn kaj la veŝton, sin lavis, kombis al si la harojn kaj eksidis antaŭ la tablo kun la vizaĝo turnita al la kanapo.