Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/395

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Li ja vekiĝos per si mem—, li diris, —mi atendos—, kaj li atendis, enpoŝigis ambaŭ manojn, rekte etendis la krurojn antaŭ sin, tiel ke ili elstaris malproksime el sub la alia flanko de la tablo. Tiam li enprofundiĝis en pensojn, el kiuj lin fine vekis sinjorino Bus. Ŝi eniris kun la matenmanĝaĵo por sia pensionulo kaj kun la haringoj por la fremda maristo.

—Bonan matenon, sinjoro; vi jam leviĝis?

—Jes, sinjorino.

—Kaj li?— La sinjorino ĵetis rigardon al la kanapo.

—Mia gasto? ... Ho, li dormas, ne mortiginte vin, nek vian edzon, nek iun alian en la domo.

—Ĉu vi ne vekos lin?

—Ho ne! ... Oni ne veku ebriiĝintan viron. Estas plej bone, se li tute fordormas sian ebriecon.

La sinjorino metis la manĝaĵojn sur la tablon kaj diris:

—Mi tuj alportos la kafon, sinjoro.

—Mi ekmatenmanĝos, kiam mia gasto estos vekiĝinta; il eble manĝos nur la haringojn. Se mi deziros kafon, vi alportu ĝin poste; mi sciigos tion, se bezone.

Sinjorino Bus, scivola kiel ĉiuj virinoj, alpaŝetis al la kanapo, rigardis la dormanton kaj suprentiris la nazon kvazaŭ por diri, ke la maristo aspektas malpura, tiam ŝi eliris la ĉambron, ĉar la vizaĝo de la filozofo esprimis klare, ke li ne sentis inklinon al babilado. Ŝi malsupreniris al sia kuirejo, lasante la pensionulon kaj la fremdulon kun la matenmanĝaĵo solaj.

La pensionulo manĝis, prenis "Etiko" de Spinoza por agrable pasigi sian tempon kaj legis:

"Ambicio estas trograndigata deziro al gloro. Klarigo. Ambicio estas la deziro, per kiu ĉiuj emocioj estas instigataj kaj plifortiĝataj; kaj tial ĉi tiu emocio povas esti regata tiel malfacile. Ĉar