Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/396

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiel longe, kiel la homo estas regata de ia deziro, li samtempe estas animata de ĉi tiu deziro. Cicero diras: La plej bonaj homoj plej amas la gloron. Eĉ filozofoj skribis siajn nomojn sur verkoj, traktantaj pri la malkonfesado de la gloro, kaj tiel plu".

La leganto sencele rigardis antaŭ sin pensante: Mi sekve ne estas bona homo, ĉar mi tute ne amas la gloron..., nu, mi ne estas kulpa en tio, tiel mi naskiĝis, tiel mi mortos, kaj li legis plue:

"Diboĉemo, estas malmodera deziro aŭ dezirego al bongustaj manĝaĵoj.

Drinkemo, estas malmodera deziro al alkoholaĵo..."

Li denove pripensis kaj vole nevole direktis la okulojn al la kanapo, kiu en tiu momento komencis tremeti, kaj tuj poste ekaperis super la apogilo la altaj ŝultroj kaj la ĉiuloken disstarantaj haroj de la ĵus vekiĝinta maristo. Lia vizaĝo estis kaŝita post la ŝultro, ĉar li rigardis rekte antaŭ sin. Post momenteto li diris kelkajn vortojn en rusa lingvo. La filozofo, kvankam ne komprenante ilin, tuj konjektis, ke tiuj vortoj signifas: "Kie mi estas?", ĉar tion ordinare ĉiu demandas, vekiĝante en la cirkonstancoj, en kiuj sin trovis la maristo. Li tial responde diris germane:

—En bona haveno.

La maristo, aŭdante ĉe sia flanko nekonatan voĉon, turnis la kapon dekstren, kaj ekvidante post tablo nekonatulon, kiu rigardis lin ridetante, li kredis sonĝi.

—En bona haveno!?— li diris post momento ... Sed kie?

Tiam vidante la ŝnuron, per kiu estis ligita lia kruro, li demandis germane:

—Kial oni ŝnurligis min?