Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/397

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ĉar sinjorino Bus timis, ke vi mortigus dum la nokto ĉiujn ŝiajn samhejmanojn.

—Ke mi mortigus...!?

—Jes, tion ŝi timis. Nu, rigardu vin en la spegulo kaj vi ekvidos, ke vi aspektas kiel vera mortigisto kaj bandito. Mi tial ligis vin kiel la pigmeoj de Liliputo ligis Guliveron, sed mi ne uzis tiom da ŝnuroj kiom ili, ĉar mi opiniis tion superflua.

—Mi ne konas Guliveron, nek ankaŭ Liliputon...

Dirante tion, li refoje rigardis al la ŝnuro, poste al la ĉe la tablo sidanto kvazaŭ por peti klarigon, sed ĉar la sidanto nur ridetis, li fine malligis la ŝnuron kaj demandis konfuzite:

—Nu, sinjoro; diru al mi, mi petas, kiel mi venis ĉi tien.

—Ĉu vi ne memoras?

—Ne, mi nur memoras, ke netaŭgaj buboj turmentetis min, kiam mi volis ripozi momenton ĉe arbo en ...tiu parko...

—Kial ili vin turmentetis?

—Mi ne scias..., eble mi trinkis glaseton tro multe da brando..., tiam mi perdis la vojon al... mia ŝipo...; mi laciĝis..., mi sidiĝis por ripozi momenton... ĉe tiu arbo...

—Vi tamen elektis strangan lokon por ripozi.

La maristo, kiu, kiel ni scias, estis ruso kaj parolis la germanan lingvon nur kriple, pripensis por serĉkolekti ĝustan esprimon, per kiu li povus senkulpigi sin; li tamen serĉis vane, ĉar li eligis nur kelkajn malklarajn frazetojn, en kiuj li uzis almenaŭ dekfoje la adverbon germanan "da", signifantan "tiam". Estis klare, ke li hontis pro sia konduto, kaj la filozofo, rimarkante tion, tiris lin el la embaraso, dirante:

—Kompreneble; vi trinkis tro multe.