Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/399

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La maristo purigis sian pantalonon, dirante:

—Jes, mi nun memoras... vi forpelis ilin; tiam vi helpis al mi ekstari; kaj tiam ni duope eliris tiun parkon, kaj tiam ..., tiam, nu tiam ... Sinjoro, mi ne memoras, kio okazis poste, sed mi dankas vin pro via helpo;... vi estas bona viro ...--. Dirinte tion, li donis la manon al sia protektinto, kiu respondis:

—Cu vi opinias min bona viro?

—Jes, tre bona viro.

—Nu, vi ne samopinias kun Spinoza, ĉar Spinoza opinias laŭ filozofia vidpunkto, ke mi ne estas bona viro.

—Spinoza...!? Mi ne konas Spinoza, sed se li opinias tiel,... tiam li estas azeno.

—Ni nun ne disputu pri tio ... Prenu seĝon, eksidu tie tuj antaŭ mi kaj manĝu viajn haringojn.

La maristo obeis, manĝis la haringojn kaj diris:

—Sinjoro, mi refoje dankas.

—Kaj kiel vi nun sentas vin?

—Bonege!

—Vi estas maristo, ĉu ne vere?

—Rusa maristo. Kiel vi divenas, ke mi estas maristo?

—Rigardu nur vian manon, ĝi estas tatuita, Ĉu vi estas jam longan tempon en ĉi tiu urbo?

—Mi alvenis hieraŭ posttagmeze.

—Mi proponas, ke vi estu mia gasto hodiaŭ; vi eble dezirus viziti la vidindaĵojn de la urbo?

—Mi tre dezirus, sed je la deka mi devas esti surŝipe.

—Surŝipe!?

—Jes, mia ŝipo forvojaĝos la dekunuan horon.

—Kien?—La gastiganto ridetis mistere, kiam li demandis tion.

—Patersburgon[1].

—Sed diru, mia kara rusa amiko, kie do estas via ŝipo?

  1. La leganto ne miksu Patersburgon kun Petersburgo.