Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/400

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Sur Y[1].

—Sur la Y.!?... En Amsterdamo?

—Ho ne, mi trompiĝas, la pasintan jaron ĝi kuŝis tie.

—Kaj nun?

—Ĉe Feyenoord[2], en Roterdamo.

—Sed, ĉu vi opinias esti nun en Roterdamo?

La maristo surprizite rigardis al sia gastiganto kaj demandis:

—Kie alie?

—Nu, mia kara, vi ne estas en Roterdamo, sed en Hago kaj estas neeble al vi esti surŝipe je la deka.

La maristo salte leviĝis kun terurigita vizaĝo, ekkriante:

—Kion vi diras!?... Mi ne estas en Roterdamo!?

—Vi estas en Hago.

—Ho, kara Josefo!... mi venos tro malfrue, la ŝipo foriros sen mi... La konduktoro de la vagonaro informis min malbone; li diris: „Vi estas en Roterdamo". Mi do eliris el la vagonaro... eniris la urbon por trinki glaseton da brando..., tiam ...

—La ceteron mi jam scias.

—Sed kion mi faros!?... La ŝipo foriros sen mi...

—Nu, ĝi foriru!... Kio fariĝis, tio jam ne refariĝos kaj kio pasis, tio ne revenos...

La maristo iris tien kaj returnen en la ĉambro kaj aspektis tiel malesperanta, ke lin kompatis la filozofo, kiu tamen restis kvieta kaj diris plue:

—Rekvietiĝu, mia amiko, kontraŭ faro farita ne helpas medito...

—Sed la kapitano... la ŝipestro konsideros min kiel forkurinton... Ho Dio! kion fari?

—Kuiru viajn pizojn, mia kara; kuiru viajn pizojn!

Ĉio fariĝos bona kaj ĉio aranĝiĝos per si mem.

  1. Het „Y" (elparolu Ej) estas haveno en Amsterdamo.
  2. Haveno en Roterdamo.