Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/401

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La maristo iris al la kanapo, klinis sin por ekkapti sian ĉapelon; tiam pendigante ĝin sur sian pugnitan manon, li svingis la alian en malespero kaj diris:

—Kion do fari!?... La ŝipo foriros sen mi!...

—Jes; post unu horo, kaj ne estas rimedo kuratingi ĝin. Mi do konsilas al vi denove: Kuiru viajn pizojn, sidiĝu, rekvietiĝu kaj restu provizore mia gasto... Ĉio aranĝiĝos per si mem.

La konsternita ruso, komprenante nur malmultajn el la al li adresitaj vortoj, eksidis kaj diris:

—Mi povos esplori, ĉu aliaj ŝipoj iros Patersburgon.

—Vi povos, sed restu ĉe mi hodiaŭ kaj tiel longe, kiel estos necese; morgaŭ ni aranĝos viajn aferojn, kaj nun rakontu al mi kviete, kiel ĉio fariĝis.

—Nu, mi rakontos...

Li pripensis momenton, turnadis la ĉapelon sur la pugnita mano kaj ekrakontis:

—Mia ŝipo venis el Londono la dekduan de tiu ĉi monato; ni aliris al Roterdamo, kie ĝi devis resti tri tagojn... Mi diris al mi: Ivan, mi diris, vi uzos tiujn tagojn por rigardi ankoraŭ unu fojon Amsterdamon kaj Roterdamon, ĉar pasis jam kvin jaroj, kiam mi estis en Amsterdamo... Nu, tiam mi unue iris Amsterdamon kaj rigardis ĝin ... tiam mi reiris Roterdamon, kaj kiam mi kredis esti en la stacidomo de ĉi tiu urbo, mi demandis la konduktoron, ĉu mi estas en Roterdamo. Jes, li diris...; nu, tiam mi eliris la vagonon kaj la stacidomon, kaj promenis en la urbon... Mi pensis: la urbo aspektas iom alie ol antaŭe, sed ĉar mi trinkis kelkajn glasetojn, mi ne multe pensis pri tio..., tiam mi ekpromenis kaj promenadis..., tiam mi eniris trinkejon... Multaj fraŭlinoj estis tie..., belaj fraŭlinoj, ho, tre belaj!... Mi regalis ilin..., ili estis gajaj; mi same estis gaja kaj ekkantis kaj mi amuziĝ-