Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/402

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

adis bone...; tiam mi trinkis ankoraŭ kelkajn glasetojn da brando... vera Skidama brando...; tiam la belaj fraŭlinoj lasis min sola kaj mi eliris la trinkejon kaj promenadis tra multaj stratoj...; tiam mi venis en tiun parkon... mi eksidis ĉe tiu arbo por ripozi...; tiam la buboj mokridis kaj turmentetis min..., kaj tiam...

—Tiam mi venis por malebligi, ke policanoj arestus vin por ĵeti en malliberejon.

—Jes, same kiel okazis al mi antaŭ kelkoj jaroj en Patersburgo.

—Cu tio sama okazis jam antaŭe?

—Feliĉe, jes,... ĉar tiam mia ŝipo, kun kiu mi devus forveturi, pereis kaj fundiris, kaj mi ne dronis kiel la aliaj maristoj... do, estis feliĉe, ke tiam mi trinkis iom tro multe, ĉar pro tio la policanoj ĵetis min en malliberejon.

Ce tiuj vortoj li rigardis dekstren kaj maldeks[**]tren al la piedoj de sia seĝo, kie kelka brueto altiris lian atenton; vidante, ke ambaŭflanke de la seĝo elstaris el sub la tablo longa kruro, li subite demandis:

—Kio estas tio...?

—Nur miaj kruroj.

—Ho jes, viaj kruroj... ili estas tro longaj por meti sub la tablon... —Tiam li rigardis ĉirkaŭe kaj diris plue:

—Ne ofendiĝu, sinjoro; sed vi havas belegan ĉambron kaj belegan domon.

—La domo ne estas mia, kaj ĉi tiujn apartamentojn mi luis.

—He!... do vi ne estas la posedanto?

—Mi estas maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere.

—Maristo!?...

Subite stranga rideto aperis sur la vizaĝo de Ivan