Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/404

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Mi estis surŝipe de „Petro la Granda“, kaj sur la maro ne malproksime de la holanda marbordo. Mi estis kuiristo kaj okaze enrigardis en la maron. Tiam mi ekvidis boaton. Mi diris al mi: Ivan, mi diris, io neordinara estas kun tiu boato, ĉar mi ne vidas maristojn en gi. Tiam mi rigardis pli atente... neniu homo videbla. Tiam mi diris al mia kuireja servisto: Petro, mi diris, iru al la sipestro kaj diru, ke malplena boato naĝas en la maro. Tiam la ŝipestro venis kaj mi montris la boaton. Tiam li prenis la vidilon kaj ekzamenis... —Gxi estas senhoma—, li diris. Tiam du maristoj alremis per boato al tiu boato kaj revenis kun ĝi. Tiam ĝi estis supren tirata sur la ŝipon kaj en la boato kuŝis knabo kaj kesto ... Sub la kesto estis mortinta hundeto. La knabo estis duone mortinta, sed rekonsciiĝis poste. Li estis bela knabo... buklaj brunaj haroj... nigraj okuloj... sed li parolis tian strangan lingvon, nek holandan, nek germanan, nek anglan, nek francan, nek alian konatan... Neniu el la maristoj povis paroli kun li. Tiam li ŝipiris kun ni al Patersburgo. Tie ni duope (li kaj mi, ĉar ni estas bonaj amikoj) iris surborden; li deziris vidi la urbon. Tiam ni eniris trinkejon kaj mi trinkis glaseton tro multe... Tiam ni plue promenadis sur la stratoj kaj la bubaĉoj mokis kaj turmentetis min. Tiam mi volis forpeli ilin, sed falis tra vitro de butiko. Tiam policanoj arestis min kaj ĵetis en malliberejon, kaj kiam mi forlasis ĝin post kelkaj tagoj, la knabo estis malaperinta. Tiam mi lin serĉis, sed ne trovis. Tiam mi reiris maron sur alian ŝipon, ĉar „Petro la Granda“ estis forveturinta sen mi, sed ĝi pereis kaj fundiris, kiel mi jam diris. Post kelkaj jaroj mi revenis Patersburgon kaj unu vesperon mi iris al koncerto kaj aŭdis la faman violoniston Romeskaŭ. Tiam mi refoje trinkis dum la paŭzo tro multe da brando kaj kolegoj rekondukis min surŝipen. La