Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/405

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

postan tagon vizitis min en mia ŝipa kuirejo tiu sama violonisto, kaj je mia ĝojo mi eksciis, ke li estas mia malaperinta bubo Jafet. Tiam li parolis flue la rusan lingvon kaj li rakontis pri siaj aventuroj kaj pri sia amiko Johano. Tiam mi promesis al li serĉi lian amikon, ĉar tiu amiko sola scias, kie Jafet naskiĝis, ĉar Jafet ĝis nun ne scias, kie loĝas liaj gepatroj, nek kie kuŝas la insuleto, sur kiu li naskiĝis. Sed nun per vi li ekscios tion... Do, dank' al la glaseto, kiun mi trinkis tro multe, vi trovis min en tiu parko, mi trovis vin per la ĉeno kaj Jafet retrovos siajn gepatrojn... Sekve: Vivu la brando!!

Dum Ivan rakontis, Johano aŭskultis kun ĉiam pligrandiĝanta miro, kaj kiam la rakonto finiĝis, li demandis:

—Ĉu tiu knabo fariĝis violonisto!?

—Jes, kaj tre fama, sed spite tion li ne fariĝis fiera; li tamen bedaŭras, ke li ne scias, kiuj estas liaj patro kaj patrino kaj kie ili estas.

—Nu, mi sciigos tion al li. Liaj gepatroj eble vivas ankoraŭ. Ĉu vi scias la adreson de la knabo?

—Jes, ĝi sidis en mia monujo.

Ivan enpoŝigis la manon por aperigi la monujon, li tamen enpoŝigis la malĝustan manon, ĉar la dekstra poŝo estis malplena. Li sekve enpoŝigis la maldekstran manon kaj... ekpaliĝis, dum li murmuretis kelkajn vortojn en al Johano nekonata lingvo, sed kiujn tiu tuj divenis.

—Ĉu vi perdis la monujon?—li demandis.

—Jes, mi ĝin perdis..., ho sankta Josefo!—kaj li estis ploronta, sed retenis la larmojn.

—Eble la belaj fraŭlinoj de la trinkejo ĝin forprenis, ĉar fraŭlinoj en tiaj trinkejoj ne estas tre honestaj kaj fidindaj.

—Diablo! Mi tuj aliros tien; en la monujo sin