Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/406

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trovis ne nur la adreso de Jafet, sed ankaŭ cent holandaj guldenoj...

—Kiujn vi neniam reakiros.

—Tiam mi plendos ĉe la policestro.

—Kiu mokridos vin.

—Kial?

—Ĉar neniu havas aferojn ĉe tiuj belulinoj.

—Kion do fari?

—Kuiru viajn pizojn?

—Kion?

—Mi pripensu fojon... Via momno estas neakireble perdita, same kiel la adreso de nia amiko. Sed diru, mi petas: Kial li forlasis boate kaj tute sola la insulon de siaj gepatroj?

—Ĉu vi ne scias!?... por serĉi vin.

—Por serĉi min?

—Tion li diris al mi, sed kompreneble li ne trovis vin, ĉar vi ne estis en Patersburgo, sed en Hamburgo.

—Se li intencis min serĉi, tiam estas nun mia devo, serĉi lin reciproke, kaj mi iros Patersburgon.

—Per ŝipo?

—Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi ne iros per ŝipo, ĉar provizore mi ne volas refariĝi maristo. Se restos al mi sufiĉa mono, mi iros vagonare; sed tio estos tro multekosta..., nu, tiam mi iros piede.

—Piede al Patersburgo!?

—Jes.

Ivan rigardis sian gastiganton kaj diris:

—Ni iru kune!

Johano ridetis, dirante:

—Ĉu vi ne scias, ke tio estas por vi eble tro longa promenado kaj ke oni nepre devas esti bona marŝanto por tion elporti.

—Ho, mi estas bona marŝanto, sed ni povos eviti