Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/408

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malproksimen, surmetis ĝin kaj la du amikoj malsupreniris la ŝtuparon, Johano ĉiam babilante pri sia knabo, la insulano, liaj gepatroj kaj cetere. Ili iris kune al Maŭritshuis, al Panoramo de Mesdag, kie ili admiris la pentraĵojn, kaj je la tria horo en la posttagmezo ili iris al Scheveningen kie okazis granda internacia ekspozicio pri komerco, fiŝkaptado kaj sporto. Ĝi estis aranĝata en speciala tentforma[**] konstruaĵo, sude de la Kurhaŭs. La ekspozicio daŭris jam du monatojn kaj estis finiĝonta post unu monato.

En preskaŭ ĉiuj ekspozicioj la elmetitaj objektoj ne ĉiam rilatas la celon, por kiu la ekspozicio okazas, kaj same la granda konstruaĵo por la ekspozicio de komercaĵoj, fiskaptaĵoj kaj sportaj aferoj ne nur enhavis objektojn koncernantajn tiujn tri aferojn, sed ankaŭ multajn aliajn, kiel ekzemple pentraĵojn, antikvaĵojn, librojn, kaj tiel plu. Sekve, por ĉiuj homoj sin troviĝantaj tie, kaj ankaŭ por niaj du amikoj, estis tie multaj interesaĵoj, tiel ke ili pasigis kune tie longan tempon en agrabla maniero.

Ivanon interesis plej multe la miniaturaj ŝipoj, ekspozitaj de la Scheveningaj fiŝkaptistoj. Ivan admiris la malbelformajn ŝipojn, nomitajn „bomoj“ kaj metitajn sur grandaj kuŝantaj speguloj, kiuj prezentis la maron. Tiuj „bomoj“ montris, kiel la haringoj estas kaptataj. Retoj etendiĝis de la ŝipa bordo ĝis la akvo, kaj amaso da haringoj pendis kun la kapo en la maŝoj. La maristoj (pupoj, vestitaj kiel Scheveningaj fiŝkaptistoj, sed multe tro grandaj en komparo kun la ŝipo) tiris al si la retojn. Sur la ŝipo sin trovis ĉio, kion oni bezonas sur la veraj ŝipoj, kaj Ivan kun atento ekzamenis la kaptadon, tute ne pensante pri Johano, kiu staris je kelka distanco ĉe ekspozitaj libroj, kiuj kuŝis malfermitaj sur du longaj tabloj. Frapeto sur lia brako altiris la atenton de la ruso, kaj sin turninte, li staris vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ bela fraŭlino, kiu prezentis al li papereton. Ŝi