Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/409

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ridetante montris al li du vicojn de tiaj blankaj dentoj, kaj rigardis lin tiel afable per du brilantaj bluaj okuloj kiuj harmoniis mirinde bele kun la blondaj haroj, kovritaj de koketa ĉapeleto, ke Ivan, pensante, ke ŝi deziras vendi la montritan papereton, kiun li konsideris kiel enirbileton de ia aparta amuzejo en la konstruaĵo, bedaŭris, ke li ne povas plenumi tiun deziron, kaj kun ĉagreno li memoris sian perditan monujon. Li turnis la internon de siaj pantalonaj poŝoj eksteren por montri, ke li estas tute senmona, tiam li grimace ridetis, altigis la ŝultrojn kaj reordigis la poŝojn; tiam la fraŭlino foriris. Ivan refoje turnis la atenton sur la ŝipojn.

—Belaj ŝipoj, kamarado—, li diris al maljuna maristo staranta apude kun la manoj en la poŝoj.

La „kamarado", kiu havis dikan tabak-maĉaĵon en la buŝo, tiel ke lia vango elstaris rondforme, jese kapklinis, ĵetis per la lango la maĉaĵon al la alia vango kaj diris:

—Tiel ni kaptas la haringojn. Mi faris tion dum kvindek jaroj... Ĉu vi estas ankaŭ maristo?

—Jes, rusa maristo,... ŝipa kuiristo.

—Mi estis dum dudek jaroj „Schipper“[1].

—Skipper?... Mi ne komprenas.

—Kapitano de fiŝkapt-ŝipo.

—Ho, kapitano..., kaj nun „pensioniert“[2]?

—Pensioniert!?—La grizulo laŭte ekridis, kraĉis sur la teron kaj diris:

—Ho ne, oni ne pensiumas la maljunajn fiŝkaptistojn en nia lando. Se ili ne dronas kaj fariĝas tiel multaĝaj, ke la ŝipmastro jam ne povas ilin uzi, nu, tiam ili ekhavos lokon en la malriĉulejo.

—Ĉu la ŝipmastroj estas tro malriĉaj por subteni

vin kaj la aliajn maljunajn kaptistojn?

  1. Elparolu sĥiper = kapitano de ŝipo = ŝipestro.
  2. pensiumita.