Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/411

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En tiu momento Johano alproksimiĝis, kaj Ivan diris al li:

—Mi petas, pruntedonu al mi iom da mono.

—Kiom multe?

—Kiom kostas tiaj okulvitroj, kamarado?—demandis Ivan la maljunan mariston.

Ĉi tiu, pensante, ke la demando estis farita pro scivolemo, kraĉis sur la plankon kaj respondis indiferente:

—Kvar guldenojn.

—Pruntedonu al mi dek—, diris Ivan al Johano.

La filozofo elpoŝigis bankbileton kaj estis enmanigonta ĝin al la kuiristo, sed ĉi tiu diris:

—Nur donu al mia nova kamarado, lia lama edzino bezonas okulvitrojn, sed la mono mankas.

La „nova kamarado" ridetis, ĉar li kredis, ke la du fremduloj volas moki lin, sed vidante, ke ili ne ŝercis, li hezite akceptis la monon, deprenis la ĉapon kaj diris konfuzite:

—Mi dankas, sinjoroj... Nia kara Sinjoro rekompencu vin ambaŭ—, kaj jam ne pensante pri la riĉaj ŝipo-posedantoj, sed nur pri la feliĉo, kiun kaŭzos la novaj okulvitroj, li surmetis la ĉapon, maĉadis sur sia tabaka maĉaĵo kaj ĝoje eliris la konstruaĵon de la ekspozicio.

Liaj bonfarintoj promenis plue, rigardis la ekspozitajn objektojn, kaj post du horoj forlasis la ekspozicion por laŭiri la marbordon, tiel faman pro sia beleco. Ĉe la fino de la larĝa promeneja vojo, kuŝanta paralele kun la marbordo, staras la lumturo. Ili ĝin supreniris por ĝui la belan panoramon sin etendiĝantan ĉiuflanke malproksimen, kaj malsupren irinte la turon, ili ekpromenis tra la Keizerstrato, unu el la plej malnovaj stratoj de Scheveningen, kondukanta de la marbordo ĝis la belega Scheveningena vojo. Tiu fame konata vojo, konsistanta el ses unuopaj vojoj, unu flanke de la aliaj, kuŝas ĉe la okcidento de la hagaj arbaretoj kaj formas kun ili unu el la plej ĉarmaj lokoj de la urbo Hago.