Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/413

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Kiel do ni aliros al Jafet?

—Tio dependas de cirkonstancoj..., eble vagonare.

—Sed mankas al ni la bezona mono... Ho ve, mia perdita monujo.

—Ni povos perlabori antaŭe tiun bezonan monon.

—Perlabori?

—Jes, kiel promenantaj reklamiloj. Mi jam pripensis tion... Ĉu vi scias, kiuj estas Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza?

—Mi ne konas ilin,... neniam mi aŭdis pri ili.

—Nu, mi aŭdis kaj legis pri ili. Ni imitos tiujn du hispanajn virojn. Nur atendu, vi ja ekvidos... Ĉu mi marŝas tro rapide?—li demandis post momento.

—Jes, tro rapide, viaj kruroj estas tiel longaj..., mi laciĝis...

—Ni eniru la tramvagonon, kaj reveninte en mian ĉambron, mi klarigos al vi miajn planon kaj intencon; ili nepre plaĉos al vi.