Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/414

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tria Ĉapitro

Sinjorino Bas estas surprizita, kaj Ivan melankolia—Promenado de Johano—Refoje Spinoza sed... el bronzo, kaj liaj malamikoj—Servema sinjorino—La luotaj apartamentoj—Johano siavice estas surprizita—La nimfo—Edzo, kia malkontentiĝis pri la konduto de sia edzino—La minacanta revolvero kaj kiel seĝo ŝanĝiĝis en malliberejon—Kiel Johano faras al si elirejon el ŝlosita domo—Pri policanoj, fotografilo kaj teatraj objektoj.

Ivan kaj Johano sidis komforte ĉe la tablo kaj manĝis. Apude, kun brakoj krucitaj unu sur la alia, sinjorino Bus staris kaj aŭskultis kun surprizo, kion diris Johano.

—Kaj tial—, li diris plue,—kaj tial, sinjorino, ni ne povos loĝi ĉe vi pli longe. Restas al mi nur tiom da mono por aĉeti kavaliran vestaron.

—Kian vestaron?

—Mi ankoraŭ ne parolis al vi pri tio, sinjorino Bus; vi scias, ke ni devas perlabori tiom da mono por vagonare vojaĝi al Patersburgo. Tio estas longa kaj multekosta vojaĝo. Vi scias ankaŭ, ke mi estas aktoro, sed nuntempe la teatro restos fermita dum du semajnoj, kiel mi ekaŭdis; mi do ne povas proponi nun miajn teatrajn servojn al iu ajn direktoro. Sekvas el tio, ke ni alimaniere devos perlabori nian vojaĝmonon. Ni (mia amiko Ivan kaj mi) tial devas serĉi laboron ĉe fama komercisto aŭ firmo, kaj tiu laboro konsistos el reklamado, ĉar eksciu, sinjorino, ke la reklamo estas la plej forta armilo de komercistoj por superi siajn kolegojn... Ni do fariĝos promenantaj reklamiloj.