Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/417

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kvartaloj de la urbo. Li tial trairis ilin tute ne serĉante. Li laŭiris fine la belan „Wagenstrato“n ĝis la alta ponto, sed opiniante, ke ankaŭ ne trans la ponto estas troveblaj meble provizitaj ĉambroj je malalta prezo, li turnis sin dekstren, trairis la „Dunne Bierkade“ kaj ekhaltis momenteton tie, kie ĝin krucas la „Paviljoensgracht“; tiam li turnis sin maldekstren, transiris la tie kuŝantan ponton, ĉar ŝajnis al li, ke en tiu kvartalo eble troviĝas la ĉambroj, kiujn li bezonas. Li rigardis supren al la fasado de la unua domo por vidi, kiu nomo staras sur la breteto, indikanta la nomon de la strato, kaj legis: „Spinozastraat“.—He!—li ekkriis—, ĉu oni nomas tiun ĉi straton laŭ la granda holanda filozofo?

Se li scius, ke Spinoza estis loĝinta kaj mortinta en unu el la apudaj domoj, tiam li ne mirus, sed li neniam ekaŭdis pri io tia; li eĉ ne sciis, ke la filozofo estis loĝinta en Hago kaj ke lia tombo staras tie en unu el la plej grandaj preĝejoj.

Johano laŭiris ambaŭ stratflankojn, refoje transiris la ponton kaj rigardis esplore la suprojn de la domoj por vidi, ĉu ie post fenestro staras la sciigo, ke la loĝantoj luigas meble provizitajn ĉambrojn. Subite liajn okulojn trafis granda kvadrata marmora ŝtono, masonita sur la fasado de malnova konstruaĵo. Li posteniris kelkajn paŝojn por legi la skulptitajn vortojn sur tiu ŝtono, kaj je sia surprizo tiuj vortoj sciigis al li:

Hier woonde
Spinoza
van 1675 tot zyn dood
1677[1].

Dum kelkaj minutoj li rigardis la marmoran ŝtonon,

la fasadon kaj la fenestrojn, post kiuj la verkinto de

  1. Ĉi tie loĝis Spinoza de 1675 ĝis sia morto 1677.