Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/420

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Volonte... Vi havas nur unu disponeblan ĉambron?

—Mi havas pli ol unu, sed unu sola eble sufiĉos—, ŝi respondis, mistere ridetante kaj okulumante per unu okulo.

Johano, kiu ne rigardis ŝin, sed la domon, ne vidis la palpebrumon, kiun ŝi ĵetis al li, kaj demandis:

—Kaj la prezo?

—Ni ja interkonsentos—, ŝi diris,—nur sekvu min, la cetero ja aranĝiĝos.

Ili jam atingis la pordon; la sinjorino malŝlosis ĝin, eniris kaj Johano sekvis.

–Mi petas, sinjoro: supreniru!

Li supreniris kaj la sinjorino, ferminte post si la pordon, sekvis. La tapiŝe kovrita ŝtuparo, kondukantis krute supren, estis tiel mallarĝa, ke du homoj apenaŭ povis supreniri unu flanke de la alia. Johano sekve unua atingis la supron kaj atendis. La sinjorino kuratingis lin tuj, kaj ambaŭ staris sur malluma koridoro.

—Nur antaŭen, sinjoro, mi petas.

Johano trairis la koridoron, kiu estis longa ĉirkaŭ ses metrojn. Ĉe la fino li ekhaltis antaŭ pordo. La sinjorino malfermis ĝin kaj ambaŭ eniris ĉambreton, tiam ŝi, ferminte la pordon, montris al Johano kanapon, invitante lin geste, ke li eksidu.

Li eksidis. La ĉambro estis malgranda kaj havis nur unu fenestron, kiu sin trovis tiel alte, ke estis neeble rigardi tra ĝi eksteren. Sur la planko kuŝis diketa tapiŝo multkolora, kaj sur ĝi staris unu kvadrata tablo, tri seĝoj kaj la kanapo, sur kiu estis sidanta Johano. Sur la muroj pendis speguleto kaj kelkaj ilustraĵoj post kadro. En la ĉambro estis, krom la pordo kondukanta al la koridoro, unu alia kontraŭ ĝi, kiun la sinjorino malfermis, dirante:

— Mi petas, sinjoro, atendu unu minuton, mi tuj revenos al vi, intertempe rigardu la ĉambron.