Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/421

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝi eliris, ne fermante post si la pordon, kaj Johano restis sola.

Li ĵetis unu kruron trans la alian, metis antaŭ la pli supran genuon la interplektitajn manojn, kaj kviete rigardante antaŭ sin, li atendis la revenon de la sinjorino.

Li pensis pri la strangaj aventuroj de la insula knabo kaj pri la surprizo, kiun li kaŭzos al li ĉe la neatendita revido en Patersburgo.

Post kvarono da horo li aŭdis mallaŭtajn paŝojn ekster la ĉambro, kaj la sinjorino reaperis; sed kiel Johano estis surprizata, vidante, ke ŝi revenas kun libere sur la dorso ondiĝantaj haroj, kaj vestita en negliĝo. Anstataŭ la altaj botetoj ŝi surhavis ruĝajn pantoflojn el veluro, kontrastantaj pentrinde je la blankaj travideblaj ŝtrumpoj elstarantaj el sub la blanka robo. La tuta virina aperaĵo aspektis kiel vera nimfo.

Sin ŝajnigante ne rimarki la surprizon de la antaŭ si sidanta viro, ŝi eksidis senĝene ĉe lia flanko kaj flustris koketvoĉe:

—Pardonu, ke mi vin atendigis tiel longe.

Strangaj pensoj eniris en la kapon de Johano, sed opiniante, ke la virino verŝajne ne estus tia, kia li nun nepre devis ŝin konsideri, li respondis kviete:

—Ĉu ĉi tiu estas la ĉambro, pri kiu vi parolis al mi?

—Ni nun ne parolu pri ĉambroj—, ŝi diris, kokete ŝovante sian manon inter la brakon kaj bruston de Johano.—Ni prefere parolu pri aliaj temoj—, kaj kokete ridante per arĝenta rido, ŝi diris plue:—Cu vi ne memoras min?

Johano rigardis ŝin kaj respondis:

—Kiom mi scias, ni neniam antaŭe konatiĝis.

—Tio estas vera—, ŝi diris, elegante forĵetante per la piedo pantoflon, kiun ŝi antaŭe balancadis momenton sur la piedfingroj, kaj priskribante poste per la belforma