Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/422

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

piedo imagajn figurojn sur la tapiŝo.—Neniam antaŭe ni faris nian reciprokan konon... Spite tion mi renkontis vin multfoje.

—He!... Kie?

—Ho, eksterdome, sur la strato, dum vi promenadis... Vi loĝas je la Placo numero dektria, ĉu ne vere?

—Ĉu tiu virino estas frenezulino?—ekpensis Johano, kaj li respondis:

—Vi ŝercas, sinjorino.

—Kie do vi loĝas?

Trafе-maltrafe li respondis:

—Mi loĝas en Scheveningen.

Ŝi ridis denove, kaj ŝoviĝante pli proksimen al li, ŝi diris:

—Jes, mi memoras..., en vilao, ĉu ne?

—En „Mia Ripozejo“–, respondis Johano.

—Kion do dirus via jaluza edzino, se ŝi scius, ke mi sidas tiel tutproksime ĉe via flanko?–Refoje la virino ridis per sia arĝenta voĉo, kaj premante al sia brusto la brakon de Johano, sur kiu ripozis ŝia mano, ŝi diris plue, svingante la senpantoflan piedon:

—Si nature farus skandaleton.

Johano estis dironta, ke li prefere parolus pri la luota ĉambro, sed li diris nenion, ĉar tuj antaŭ li, post la tablo, parto de la tapetpapere-kovrita muro ŝoviĝis flanken, kaj en la kadro de la pordo, ĝis nun kaŝita al liaj okuloj, ekaperis viro. Li estis unu el tiaj homoj, kiuj ĉe la unua rigardo naskas malfidon. Li estis larĝŝultra, sed de meza kresko; lia senbarba vizaĝo surhavis ĉiujn postsignojn de supermezura uzado de alkoholaĵo, kaj liaj mallongaj haroj staris brosforme sur lia kapa. Kun premitaj lipoj kaj sulkigita frunto li staris tie kaj rigardis la antaŭ si sidantojn kun kolero. Farante unu paŝon antaŭen, li ŝovfermis post si la strangan