Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/423

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pordon. La virino videble ektimiĝis, ĉar vidante la viron, ŝi eligis ekkrion kaj salte leviĝis. La homo rigardis ŝin kaj diris kolere:

—Iru for!!

Ŝi tuj malaperis tra la pordo, per kiu ŝi estis enirinta kaj fermis ĝin. La larĝŝultrulo faris duan paŝon, ekhaltis antaŭ la tablo staranta en la mezo de la ĉambro, kaj demandis Johanon.

—Kiu vi estas?

Johano respondis per la sama demando:

—Kiu vi estas?

—Vi ne havas la rajton demandi tion.

—Kaj vi?... Ĉu vi havas tiun rajton?

—Mi havas, ĉar mi estas la edzo de la virino, ĉe kiu mi vin trovis sur tiu kanapo.

—Vi tamen scias, ke mi venis por lui ĉambron.

—Mi scias nenion pri io tia.

—Vi tamen luigas apartamentojn.

Johano, kiel vera filozofo, restis kvieta, kvankam la situacio, en kiu li sin trovis, estis al li malagrabla kaj neordinara. La homo ne tuj respondis, sed eksidante ĉe la tablo, tuj kontraŭ Johano, li atendis momenton; tiam li diris:

—Ĉu vi jam antaŭe luis tiun ĉi ĉambron?

—Kial tiu demando?... Vi bone scias ke ne. Mi rediras, ke mi venis por lui ĉambrojn; jen mia tuta motivo.

—Se vi intencas lui ĝin, tiam vi povus vin turni al mi kaj ne al mia edzino.

—Ŝi alparolis min sur la strato kaj proponis al mi ĉi tiun ĉambron.

La viro ridis insulte kaj diris:

—Kompreneble, ŝi proponis tion, kaj vi akceptis... Nu tio estu; pagu al mi la luprezon kaj ĉio estas finita.

—Ĉu pagi!?