Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/424

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Nature, pagi; la luprezo estas dudek guldenoj po monate kaj oni luigas por almenaŭ unu monato, pagigante antaŭe. Se vi pagas al mi tiun sumon, mi estos kontenta, forgesos pri via konduto kaj vi povos forlasi mian domon.

—Kaj se mi ne pagas?

—Ho, vi pagos!

—Cu vi estas certa pri tio?... Supozu, ke mi ne havas ĉe mi tiun monsumon.

La homo ekridis pikmoke kaj diris:

—Sinjoro kiel vi, kiu loĝas en vilao...

—Kiu diris al vi, ke mi loĝas en vilao?

—Vi mem diris tion al mia edzino.

—Ah! vi aŭskultis post tiu pordo; vi kaj tiu virino sekve agas en interkonsento!

—Tio koncernas nur min.

—Via kolero kontraŭ ŝi do estis komedio!

—Kio ajn ĝi estu, mi ne ludas komedion kun vi. Pagu la luprezon kaj foriru.

Johano sidis sur pingloj. Li povus pagi la postulitan sumon, sed lia karaktero kontraŭstaris. Li rimarkis tamen, ke li estis kaptita en reto kaj pripensis rimedon senigi sin de la fripono sidanta antaŭ li, kaj por lin puni samtempe. Kiel vera filozofo li retenis sian indignon kaj kuiris kiel eble plej bone siajn filozofiajn pizojn, kiuj tamen nun estis tre malmolaj. Fine li diris:

—Kaj se mi rifuzas pagi?

—Vi pagos por eviti skandalon.

—Kiun skandalon? Mi ne komprenas vin.

—Mi esprimos min klare kaj malkaŝe. Se vi ne pagas, tiam via edzino ricevos post du aŭ tri tagoj belan fotografaĵon, sur kiu vi kaj mia edzino sidas kune sur kanapo. Sen dubo ne plaĉos al via edzino, vidi vin en societo de negliġe vestita virino.

—Mi nun komprenas vin–, diris Johano ŝajne kvieta,—vi volas eldevigi de mi skandalminace dudek guldenojn.