Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/425

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Mi povus postuli cent guldenojn.

—Vi ŝercas.

—Por pruvi, ke mi estas sincera, mi montros al vi amikon, kiu devigos vin pagi sen hezito.~Dirinte tion, li prenis revolveron el tirkesto de la tablo.

Johano ekbolis pro indigno kaj kolero, sed ŝajne restis kvieta.

—Nu—, li diris,—nur por eviti la skandalon, kiun vi aludis, mi kontentigos vin–, kaj li ekstaris.

La homo same ekstaris.

Johano enpoŝigis la maldekstran manon, kvazaŭ por eltiri monujon; samtempe li ekkaptis la seĝon, starantan apud la tablo, kaj antaŭ ol lia kontraŭulo tion suspektis, li svingis ĝin supren kaj per la rapideco de fulmo frapis per ĝia ligna sidplato la kapon de la fripono kun tia forteco, ke la sidplato rompiĝis en pecetojn. Laŭtega krakado aŭdiĝis, la seĝo malsupreniĝis laŭ la kapo kaj ŝultroj de la trafito, kaj jen li staris kaptita inter la kvar piedoj de la meblo. Liaj manoj sidis kiel ligitaj ĉe la korpo kaj la pintaj splitoj de la rompiĝinta sidplato ĉiuloke minacadis lin tiamaniere, ke ĉiu klopodo sin senigi de la meblo estis absolute neebla. Li lasis fali la revolveron kaj dum momento ŝanceliĝis sur la piedoj, sed restis staranta. Surprizita pro tia neatendita, rapida atako de nia filozofo, li rigardis lin kvazaŭ sonĝanto, tuj poste kelkaj strioj da sango kuris trans lia vizaĝo.

Johano piede forpuŝis la revolveron, rigardis la kaptiton kun pikmoko kaj diris kviete:

–Jen la maniero, per kiu mi pagas—. Tiam li kaptis la revolveron, malfermis la pordon, tra kiu la bela nimfo estis malaperinta, ŝlosis ĝin per la ŝlosilo, kiu sidis ankoraŭ en la ŝlosiltruo, kaj malfermante la koridoron, li ĵetis lastan rigardon sur la kaptiton kaj diris:

—Mia konto kun vi estas reguligita, sed ne tiu,