Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/426

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiun la polico estas ankoraŭ reguligonta. Mi revenos tuj por aranĝigi la ceteron. Tiam li trairis la koridoron, malsupreniris la ŝtuparon kaj volis iri sur la straton, sed la pordo estis slosita kaj la ŝlosilo malestis. La nimfo estis eltirinta kaj kunportinta ĝin.

Johano per kelkaj bategoj de sia peza ŝuo rompis la panelojn, kaj rampinte tra la truo, kiun li faris tiamaniere, li staris sur la strato. La stranga maniero tamen, en kiu li forlasis la domon, altiris la atenton de la preterpasantoj, kaj en kelkaj sekundoj amaso da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ li. Inter ili estis knabo kun bicikleto. Johano sin turnis al li kaj petis, ĉu li volas venigi tuj policanojn pro mortiga afero. La knabo rapide forveturis kaj baldaŭ alvenis polica inspektoro kun du policanoj. Ili iris kun Johano tra la truita pordo kaj suprenrapidis al la malluma ĉambro.

La loĝanto estis sveninta kaj sidis inter la kvar seĝopiedoj sur la planko; lia sangkovrita kapo estis klinita sur la bruston. Li estis morte pala kaj jam ne montris signon de vivo.

Kun peno la policanoj forigis la seĝon. La inspektoro alportigis akvon, la sango estis forlavata kaj post kelka tempo la vundito rekonsciiĝis, sed la vundo sur lia kapo estis tiel grava, ke li ne estis kapabla paroli.

Ekzamenante la forŝoveblan pordon de la flanka ĉambro, oni rimarkis en ĝi du truojn.

La inspektoro eniris la ĉambron, sed ĝi estis tiel malluma, ke komence li vidis nenion en ĝi. Li bruligis alumeton kaj ekvidis ĉe la muro tuj apud la pordo malgrandan tablon, sur kiu staris fotografilo.

—Ĉu li vere fotografis min?—demandis Johano, kiu estis rakontinta detale la tutan okazintaĵon.

—Sendube—, respondis la inspektoro,—sed mi kunportos la fotografilon por esplori, ĉu mia supozo