Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/434

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉi tiu sidas sur la kanapo. Li estas vestita per plena kavalira armaĵo kun escepto de vizierhava kasko kuŝanta antaŭ liaj piedoj, kiujn li rekte etendas antaŭ sin. Sur la genuoj li tenas kvadratan pecon da dika kartono, sur kiu estas gluita blanka papero.

Johano skribas sur tiu papero per nigra inko. Li jam skribis la vorton DUELINVITO per grandaj literoj kaj enkadrigis tiun vorton en rektaj dikaj linioj, desegnitaj kun helpo de liniilo. La tiel per ĉefaj literoj skribita vorto estas tiel granda, ke oni povas legi ĝin de granda distanco.

Ivan, staranta flanke de sia amiko, rigardas kun miro, tute ne sciante, kion signifas tiuj desegnaĵoj.

Johano daŭrigas skribi per malpli grandaj literoj la jenan frazon:

"Mi, Don Kiĥoto, invitas ĉiujn al duelbatalo, kiuj kuraĝas certigi, "ke la granda ekspozicio en Scheveningen estas malpli grava ol iu ajn ekspozicio jam okazinta!" "

—Al kio utilos tio?—fine demandas la kuiristo.

—Por pendigi sur la pinto de tiu lanco.

—Johano montras longan lancon starantan en angulo de la ĉambro.

—Kaj kio estas tio?—demandas plue Ivan, direktante la okulojn al la tablo, sur kiu staras stranga por li objekto.

—Artefarita ventrego.

—Ankaŭ por pendigi sur la lancopinto?

Johano ridas kaj respondas:

—Ne, mia kara amiko; tiu ventrego estas por Sanĉo Panza.

—Por Sanĉo Panza? ... Mi ne konas Sanĉo Panzan. Kiu li estas?