Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/436

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ivan, fine komprenante, ke Johano ne ŝercis, obeas.

—Ĝi sidas perfekte, mia rusa amiko. Se Falstaf povus vidi vin en ĉi tiu momento, tiam li krevus pro ĵaluzo...; ĝi sidas des pli perfekte, ĉar vi estas malgranda... Ni havos sukceson, mi certigas tion al vi; ni havos sukceson kaj perlaboros tiom da mono, ke post unu monato ni povos vojaĝi kune al Patersburgo por surprizi nian amikon.

Ivan tamen ne partoprenas la entuziasmon de sia longa kunulo; li aspektas tiel melankolia, ke Johano lin kompatas.

—Kio estas?—li demandas.—Tiu ventrego espereble ne ĝenas vin?

—Ĝi ne ĝenas; sed mi ja ne povos montri min tiel al la homoj—. Li eksidas kun peno sur la kanapo kaj grimace ridetas por ne ekplori.

—Nu, do, kamarado, kuraĝon!... Kuiru viajn pizojn...! vi ja nur rajdos... Ĉio fariĝos bona; pripensu, ke ni faros tion pro la bono de Jafet.

—Ho jes... pro Jafet...; sed mi ne povas rajdi, mi neniam rajdis.

—Vi povos; ĉiu povas rajdi sur azeno, vi ankoraŭ pli bone ol multaj aliaj, ĉar dank' al via dika ventro kaj viaj longaj kruroj vi sidos sur via grizulo kvazaŭ alnajlita.

Mallaŭta frapo sur la pordo interrompas la interparoladon.

Ivan rigardas ĉirkaŭe por ekzameni, ĉu ie estas loko por sin kaŝi, sed eĉ se tiu loko ekzistus, li ne havus la tempon por forkuri kaj por sin kaŝi antaŭ la okuloj de la frapinto, ĉar la pordo malfermiĝas kaj sinjorino Bus staras sur la sojlo de la ĉambra pordo. Ŝi restas staranta, rigardante la du tiel strange vestitajn virojn.