Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/437

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Johano ridas kaj demandas:

—Nu, sinjorino, kion vi opinias pri niaj kostumoj?... Ĉu ni ne aspektas kiel veraj Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza?

—Ĉu vi refariĝis aktoro, sinjoro?—fine ŝi demandas.

—Ne; ni fariĝis rajdantaj reklamiloj—, lakone respondas la filozofo. Mi ja parolis al vi pri tio.

—He!... vi rajdos en tiuj kostumoj?

—Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj li sur azeno.

Ivan honte kaj konfuzite ruĝigas kaj sinjorino Bus, ne povante jam ne ridi, ekridegas tiel laŭte, ke ŝi same rugigas.

—Pardonu al mi, sinjoroj—, ŝi fine diras,... pardonu al mi, ke mi tiel ridas, sed mi ne povis reteni min. Vi efektive aspektas kiel veraj arlekenoj. Se vi montros vin en tiuj kostumoj, tiam vin sekvos ĉiuj buboj de la urbo.

—Nu!—diras Johano al Ivan—, ĉu mi ne certigis, ke neniam pli belaj reklamiloj promenis aŭ rajdis tra la stratoj de Hago?... Mi rediras: La sukceso estos giganta.

—Sinjoro—, diras sinjorino Bus,—mi devas enmanigi al vi ĉi tiun nomkarteton. Ĝi estas de sinjoro Van Elshout, unu el miaj pensionuloj. Li tre deziras konatiĝi kun vi kaj petigas, ĉu vi povos akcepti lin je la kvina kaj duono.

Johano akceptas la karteton, ĵetas sur ĝin rapidan ekrigardon, ĝin metas sur la tablon kaj diras:

—Kial li volas konatiĝi kun mi?

—Mi ne scias.

—Nu, li venu.

—Ĉu vi povas akcepti lin tuj... en tiuj kostumoj?

—Li atendas?

—Jes, en sia ĉambro; li ĵus rehejmiĝis kaj atendas vian respondon.