Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/438

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Li estos bonvena, sinjorino.

La sinjorino eliras kaj minuton poste modesta frapo anoncas, ke Van Elshout staras en la koridoro ĉe la pordo.

—Eniru!—vokas Johano.

—Malrapide malfermiĝas la pordo, kaj eniras riverencante sinjoro Van Elshout. Liaj vestoj kaj tolaĵo estas kiel ĉiam sen ĉifoj. Li ekhaltas kaj preskaŭ lasas fali la dekstran nigran ganton, kiun tenas lia maldekstra gantkovrita mano, ĉar la renkonto de la strangaj sampensionuloj tre lin surprizas.

—Pardonu!—li diras balbute... Pardonu!... hm!.., ĉu mi havas la honoron renkonti sinjoron Dusburg?

Johano ekstaras.

—Jes, mia nomo estas Dusburg, kaj tiu de mia amiko (li montras lin per mangesto) estas Ivan Ivanoviĉ.

Ivan kapsalutas, sed restas sidanta, ĉar la dika ventro malhelpas al li tuj ekstari.

—Tre agrable, sinjoroj... hm!

—Eksidu sinjoro—, diras Johano, montrante segon tuj apud la tablo. Van Elshout eksidas tre ĝenate, dirante:

—Mi do ne venas malĝustatempe?... hm!

—Ho ne; neniu venas ĉi tie malĝustatempe, kaj ĉiu, kiu deziras fari mian konon, estas bonvena.

—Mi dankas... hm!... Mi ekaŭdis antaŭ kelkaj tagoj, ke ni estas sampensionuloj, kaj ĉar mi kutimas konatiĝi kun ĉiuj miaj sampensionuloj, mi prenis la liberecon prezenti mian nomkarteton pere de sinjorino Bus.

—Mi ĝin ricevis.

—Mi estas, kiel vi sendube legis, ŝtata oficisto ĉe la financa ministrejo.

—Tion mi ne atentis, mi nur rapide legis vian nomon.

—Hm!... Ĉu vi loĝas jam longe en Hago, sinjoro?