Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/439

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Nur malmultajn semajnojn.

—Vi estas aktoro, ĉu ne vere?

—Mi estis aktoro.

—He!... hm!... Vidante vin en tiu kostumo, mi ekpensis, ke vi estas tia ankoraŭ nun, kaj ke vi kun via amiko estis studantaj viajn rolojn.

—Vi trafis, ni estis studantaj.

—Mi do ne eraris... Vi sekve estas ankoraŭ nun aktoro... Mi tre ŝatas la teatron... hm! ... hm!

—Mi same, sed nun ni ne studadis teatrajn rolojn.

—He!... hm!

—Ĉar ni estas nun reklamiloj; ni ekzamenis, kiel sidas niaj vestaĵoj kaj cetere.

Sinjoro Van Elshout kredas, ke li malbone aŭdis; li sekve demandas:

—Kion!?... hm!.., Reklam...!?

—Jes, rajdantaj reklamiloj. Mi estos Don Kiĥoto kaj mia kamarado estos Sanĉo Panza. Ni intencas labori por la granda ekspozicio, kiu, kiel vi scias, nuntempe okazas en Scheveningen, kaj se oni akceptos niajn servojn, kaj pri tio ni ja ne dubas, tiam ni...

—Pardonu!... hm!... hm!... Vi estas reklamilo!?

La dandeto posten ŝovas sian seĝon. Ŝajnas, kvazaŭ venena serpento subite ekrampas antaŭ liaj galoŝkovritaj ŝuoj; ĉar li ekstaras, rigardas al la pordo kaj montras per sia tuta teniĝo, ke li estas tuj forkuronta el la ĉambro.

Johano rigardas mokridetante la vireton kaj diras:

—Jes, ni estas reklamiloj,... rajdantaj reklamiloj. Tiu titolo ŝajnas malplaĉi al via moŝto.

—Verdire... hm!... Mi devas konfesi, ke mi venis por konatiĝi kun aktoro. Se mi antaŭe scius, ke vi estas... hm!... reklamilo, tiam mi memkompreneble ne estus prezentinta mian nomkarteton.

Johano ekkoleretas, sed li tuj ekpensas, ke fakte la