Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/440

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konduto de la dando ne indas lian koleron, tial li jam sin regas kaj kviete demandas:

—Kial?

—Nu,... hm!... Ŝtata oficisto ĉe la financa ministrejo ja ne povas konatiĝi kun... hm!...

—Kun reklamilo, vi estas dironta, ĉu ne vere!

Sinjoro Van Elshout ne respondas tiun demandon, sed diras:

—Se sinjorino Bus ne estus trompintamin, tiam...hm!

—Tiam vi ne estus prezentinta vian nomkarteton.

—Memkompreneble. Tiam mi ne estus veninta... hm!

—Nu, vi estas libera tuj foriri; mi ne vokis vin kaj mi ne vin retenos.

—Hm!

Tute ne senkulpigante sin, sinjoro Van Elshout estas forlasonta la ĉambron, sed ŝajnas, ke li tro multe prokrastas sian foriron, ĉar Johano, konsiderante, ke ne penvaloras disputadi kun li pri la diferenco inter aktoro kaj reklamilo, ekstaras per la rapideco de fulmo, kaptas la dandeton ĉe la kolumo, tiel ke la tolaĵo de lia blanka surĉemizo en terura maniero ĉifiĝas, levas lin de la planko kaj per antaŭen streĉita brako portas al la pordo, kiel oni portas dronigotan hundon. Tiam li ellasas la teruritan vireton en la koridoro, tute ne atentante, ĉu li rompas al si la krurojn aŭ la nukon. Feliĉe la falanta dando tuŝas la tapiŝon per la piedoj, ne perdante la egalpezon, li ŝanceliĝas momenton, sed ne renversiĝas kaj rapide kiel leporo kuras al sia ĉambro, kie li malaperas.

Johano kviete refermas la pordon, dirante:

—Jen, li estas for. Ni konatiĝis, sed ho ve! la konatiĝo ne estis laŭ reciproka plaĉo. Li jam neniam revenos.

Ivan, kiu nur duone estas kompreninta la mallongan