Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/442

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Johano helpas al Ivan supreniri la azenon, kaj post kiam li mem estas eksidinta sur sia Rosinanto, ili ekrajdas, laŭte aplaŭdataj de multaj buboj, kiuj ne komprenas, kion signifas tiu stranga rajdado. Ĝi tamen estos kiel triumfa rajdado. Johano en plena armaĵo el kupro kun longa glavo ĉe la flanko, brilanta vizierhava kasko sur la kapo kaj longa lanco en la mano, rajdas kiel vera kavaliro kaj rigardas la rigardantojn kun rava rideto. Ivan tamen, kiu pro la dika ventro sidas tre malkomforte sur sia azeno, aspektas kiel vera mizerulo kaj martiro, sed ĉar la rigardantoj kredas, ke lia malĝoja vizaĝo apartenas al la rolo, kiun li ludas, aplaŭdadas lin laŭtvoĉe, dum Don Kiĥoto diras al li:

—Kuraĝon...! kuiru ilin, mia kara; vi ja vidas, ke ĉio marŝas bone kaj ke ĉio finiĝos laŭ deziro.

Neniam reklamiloj havis tian sukceson. Ĉiuj preterpasantoj ekhaltas por postrigardadi ilin kun miro kaj atento. Ĉiuj pordoj malfermiĝas kaj post ĉiuj fenestroj aperas kapoj de scivolemuloj, kaj ĉiuj legas kun rido la duelinviton de la kavaliro. Neniu tamen akceptas ĝin, ĉar ĉiuj unuvoĉe samopinias, ke tiu reklamilo estas la plej trafa kaj la plej originala, kiun povus elpensi la direkcio de la ekspozicio.

Tia estas la opinio pri tiu elpenso, ke kelkaj amikoj de la direkcio tuj telefone gratulas pro la trafa maniero, per kiu ĝi (la direkcio) reklamas. Kaj la direkcio komprenas nenion pri la telefonaj gratuloj; ĝi komence ekpensas pri ŝercado, tamen, post kiam multaj tiaj gratuloj sinsekve estas telefonitaj inter Daguerrestraat kaj Scheveningen, ĝi (la direkcio) irigas serviston per biciklo renkonte al la mistera reklamilo por tuj eksciiĝi kaj eksciigi, el kio konsistas la nekonata reklamilo.

Unu horon poste Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza, ĉirkaŭataj de centoj da buboj, bubinoj kaj aliaj scivol-