Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/443

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

emuloj, alvenas ĉe la enirejo de la ekspozicio, kie la ravita direkcio akceptas ilin kun ĉiu honoro, kiun ili indas. La turnkrucoj, starantaj ĉe la enirejo, estas forigataj, kaj la ĉevalaĉo kaj la azeno eniras la konstruaĵon, kie ĝis tiu tempo estis akceptitaj nur dupieduloj. Ĉiuj volas admiri kaj rigardi la denove naskiĝintajn heroojn de Saavedra; ĉiuj eniras la konstruaĵon, kaj post kiam en la vespero la kasistoj sumigis la ricevitan enirmonon, ili sciigas al la direkcio, ke tiu mono estas la kvaroblo de la plej alta taga sumo, ĝis nun ricevita dum la tuta ekspozicio.

Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza estas akceptataj kiel reklamiloj por la daŭro de du semajnoj, se ne io eksterordinara okazus, per kio la kontrakto povus esti nuligata, kaj je tiom da salajro, ke ili post tiu tempo sen peno povus fari trifoje la vojagon al Patersburgo per la unua klaso de la vagonaro.

Laŭ Johano (kiu estis postulinta tiun kondiĉon) ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj li estis prava, ĉar tre stranga cirkonstanco estis la kaŭzo, ke la reklamiloj laboris nur kvin tagojn por la direkcio, kaj ni legos en la sekvanta ĉapitro, kiel tio okazis.