Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/444

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kvina Ĉapitro

La sukceso de la rajdantaj reklamiloj — La fraŭlino de la ekspozicio — La loteria bileto kun la kvar nepoj — La granda premio — Kiel filozofo pagas servojn, kiujn oni faris al li — Kiel Sanĉo estas senigata de peza ŝarĝo — Rehejmiĝo de la reklamiloj — Gesinjoroj Bus estas invitataj al festono — Refoja forkuro de sinjoro Van Elshout.

Kiel ni diris en la kvara ĉapitro, la du rajdantaj reklamiloj devus reklami per la ekspozicio dum du semajnoj, kaj la sekvantan tagon ili komencis sian rondrajdadon tra la tuta urbo, eĉ ne evitante la plej maleminentajn stratojn, ĉar precipe tie ilia celo estis plej efike trafita. Personoj, kiuj ne legas gazetojn kaj ne ekaŭdis pri la ekspozicio, fariĝis scivolaj ĉe la apero de la strangaj kavaliro kaj armilservisto, kaj kredante, ke la ekspozicio estas io sama eksterordinara kiel la rajdistoj, multaj aliris al Scheveningen por viziti ĝin.

La direkcio estis kontentega, kaj ĉiufoje en la posttagmezo, kiam Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza aperis antaŭ la konstruaĵo, la turnkrucoj estis forigataj, por ke la kvarpieduloj sen kontraŭstaro povu eniri, kaj tiam la du rajdantoj estis regalataj kiel veraj herooj. Kaj tion ili[**] indis, ĉar la kaso montriĝis post ĉiu tago pli kaj pli plena, tiel ke la akciuloj de la entrepreno, kiuj komence jam estis kontentaj kun kvar procentoj, povis antaŭvidi kaj antaŭkalkuli, ke tiuj procentoj almenaŭ plialtiĝus ĝis dek.