Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/445

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tamen ne ĉiutage la suno brilas kaj ne ĉiam daŭrus la jam por la direkcio komenciĝinta prospero. Tio veriĝis, post kiam en la kvina tago la reklamiloj revenis en la konstruaĵon post okhora rajdado tra la urbaj stratoj.

Apenaŭ Don Kiĥoto deĉevaliĝis kaj apenaŭ li estis enmaniginta al sia armilservisto la kondukilojn de Rosinanto, kiam alkuretis al li juna fraŭlino.

Ivan tuj rekonis ŝin. Ŝi estis la sama, al kiu li antaŭ kelkaj tagoj estis montrinta la internajn partojn de siaj poŝoj por montri, ke ili estas tute sen mono. Ŝi ankaŭ lin rekonis, ĉar ŝi ridetis afable al li. Tiam ĝi direktis sin al Johano kaj tuŝante lian kupre kovritan brakon, ŝi diris:

—Sinjoro, unu vorton mi petas.

Johano rigardis de supre malsupren, ĉar la fraŭlino estis kompare kun li tiel malgranda, ke ŝi povus stari sub lia etendita brako. La fraŭlino siaflanke rigardis de malsupre supren, kaj tuj kiam iliaj okuloj sin renkontis, ili ambaŭ ridetis unu al la alia. Johano rekonis ŝin ankaŭ. Spite al la reciproka rekoniĝo, ŝi diris:

—Ĉu vi min rekonas, sinjoro?

—Jes, fraŭlino.

—Ĉu vi memoras, ke antaŭ kelkaj tagoj vi vizitis la ekspozicion kaj ke vi tiam rigardis la librojn sur tiuj tabloj?

—Mi memoras.

—Vi sen dubo ankaŭ memoras, ke mi ĉe tiu okazo ĝenis vin momenton por vendi al vi bileton de la ekspozicia loterio?

—Jes, mi memoras.

—Ĉu vi memoras ankaŭ la numeron de via bileto?

Johano ridetis dirante:

—Ne, fraŭlino, kiel mi memorus? Mi ja tute ne atentis tion, ĉar mi aĉetis tiun bileton nur por fari plezuron al vi.