Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/447

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Nu, sekvu min kaj vi komprenos—, diris Don Kiĥoto.

Ili iris, kaj la ravita fraŭlino, kiu ŝajnis esti pli feliĉa ol la longa kavaliro, sekvis je kelka distanco por gui la plezuron vidi, kiel la sinjoro, kiu gajnis la premion pere de sia bileto, ricevas la grandan sumon, kiu tiel neatendite faris lin riĉulo. Multaj vizitantoj same sekvis.

Johano kaj Ivan eniris kiel laŭkutime la oficejon de la direkcio, kaj la direkciestro jam ekstaris por saluti la revenantajn reklamilojn; sed antaŭ ol li eldiris unu vorton, Johano prezentis sian bileton, dirante:

—Sinjoro direkciestro, kiam mi proponis al vi niajn servojn, ni estis akceptataj kiel viaj rajdantoj reklamiloj por la daŭro de du semajnoj, se ne io eksterordinara okazus, per kio mi povus nuligi la kontrakton, kiu nin ligas. Mi intence postulis tiun kondiĉon, ĉar kiel filozofo mi scias, ke ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj jen, sinjoro, la fortuno sin montris favora al mi: Mi acetis bileton de loterio, kaj sur ĝin falis la granda premio. Per tiu bileto mi fariĝis la posedanto de kvindek mil guldenoj, kaj ĉar posedanto de tiom da mono ne bezenas esti rajdanta reklamilo, mi konsideras min kaj mian amikon kiel eksigitaj, kaj petas vin ĝentile sciigi min, kiam kaj kie mi povos ricevi la gajnitan sumon.

La tuta direkcio gratulis la gajninton, kaj la direkciestro proponis elpagi tui, kian nia heroo akceptis kun plezuro.

Paketo kun kvindek monbiletoj po mil guldenoj estis transdonata al Johano, kaj post peto de la direkciestro li rekalkulis la biletojn kaj trovis, ke la paketo enhavas la ĝustan nombron. Johann, la eksreklamilo, rigardis ĉirkaŭe. Li serĉis per la okuloj la fraŭlinon, kaj ekvidante ŝin, li geste alvokis ŝin al si. Ŝi alproksimiĝis ankaŭ